Ekvilibra triuma sistemo

Ekvilibra triuma sistemo estas triuma nombrosistemo (t.e. sistemo kun bazo 3) kiu uzas ekvilibran signo-ciferan prezenton de la entjeroj en kiuj la ciferoj havas la valorojn −1, 0, kaj 1. Ĉi tio kontrastas al la norma (malekvilibra) triuma sistemo, en kiu ciferoj havas valorojn 0, 1 kaj 2.

La ekvilibra triuma sistemo povas reprezenti ĉiujn entjerojn sen uzi apartan minussignon; la valoro de la antaŭira nenula cifero de nombro havas la signon de la nombro mem. La ekvilibra triuma sistemo estas ekzemplo de ne-norma pozicia sistemo. Ĝi estis uzata en kelkaj fruaj komputiloj (vidu Setun) kaj ankaŭ estas uzata por solvi puzlojn pri balanco.

Diversaj fontoj uzas variajn signojn por prezenti la tri ciferojn de la triuma nombrosistemo:

  • T, 0, 1 (kie T simbolas ligaturon -1, aŭ )
  • N, O, P (Negativa, O kiel 0, Pozitiva: tiu varianto ebligas ordigon)
  • -, 0, + (signoj minuso, kaj pluso por -1 kaj +1)

En ĉi tiu artikolo estas uzata varianto T, 0, 1.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search